Bonvenon al ĉiuj geesperantistoj, kiuj interesiĝas pri la organizitaj E-karavanoj kaj precipe al tiuj, kiuj ilin partoprenis kaj kiuj havas ideon/revon iam sperti Trasiberian E-kunveturadon. Vojaĝi estas ĉiam alloge kaj interese, tio estas romantiko kaj aventuro, novaj malkovroj kaj novaj konatiĝoj, kaj sendube eblas diri, ke vojaĝi per longdistanca trajno tra tuta Rusio ĝis Vladivostoko estas revo por multaj rusianoj kaj eksterlandanoj.
Trajnumado estas kutima veturmaniero en Rusio, kie oni ofte mezuras distancojn ĝis destinita loko per vojaĝotempo : oni kalkulas ne kilometrojn, sed diurnojn kaj horzonojn. En Moskvo oni diras, ke "Vladivostok – tio estas ses tagojn pertrajne. Kaj Sankt-Peterburgo – tio estas nur unu nokto". Elektrizitaj fervojoj en Rusio jam ne plu estas fonto de fiero, kiel tio estis dum la sovetia epoko, tamen ili ankoraŭ kaj daŭre firme ligas okcidenton kaj orienton de la lando. En Rusio, sen kalkuli petrol’ kaj gasduktoj, oni transportas per fervojaj reloj 90% da kargoj. La fervojo estas same la plej alirebla transporto por pasaĝeroj. En la jaro 2016 la rusiaj fervojoj transportis pli ol unu miliardon da pasaĝeroj, kio estas je 1,6% pli multe, ol en 2015. Historio de trasiberiaj trajnoj nedisigeble estas ligita al la historio de malfremdigo de Siberio kaj Malproksima Oriento, al la historio de trasiberia fervojo. Bv. legi artikolon pri T R A N S S I B


Fonto: https://go.mail.ru

Jam pasis iom pli 100 jaroj de tiu tempo, kiam en 1916 jaro estis finkonstruita la granda ponto trans la riverego Amur proksime al la urbo Ĥabarovsko. Ĝuste tiam "enfermiĝis TRANSSIB" kaj komenciĝis pasaĝera trajntrafiko de Moskvo ĝis Vladivostoko laŭ tuta longeco nur laŭ rusia teritorio.
De la urbo Soĉi ĉe la Nigra maro, sude de Rusio, aŭ de Murmansko ĉe la Blanka maro en ĝia nordo ĝis Vladivostoko ĉe bordo de la Japana maro rusiaj trajnoj jam longan tempon restas neapartigebla specialaĵo de nacia kulturo. Rusiaj pasaĝeroj bone scias vojaĝregulojn kaj nepre plenumas ilin. Kaj tion jam spertis ankaŭ eksterlandaj turistoj, kiuj faris tiun eksterordinare longan vojaĝon per unikaj trajnoj, kiuj ligas eŭropan kaj azian partojn de Rusio.
Vojaĝante al rusia oriento tra horzonoj kaj miloj da kilomentroj oni restas proksimume je sama latitudo, kaj vegetaĵaro ne tre multe ŝanĝiĝas transfenestre: betuloj, pinoj kaj abioj, kampoj. Nur ŝanĝiĝas ritmo de la trajno, egalmezure balancante siajn pasaĝerojn, iliajn korpojn kaj pensojn. Vojaĝo plimoligas kaj sociigas homojn, ĝi faras ilin iom pli malfermitaj kaj iomete pli rusecaj, se tion eblas apliki al eksterlandanoj. Iam ili miras aŭ ŝokiĝas vidante/konstatante iun agon/situacion tute malsimilan al moroj kaj tradicioj de siaj landoj, al ilia pensmaniero. Dumvojaĝe oni rimarkas ŝanĝon de pasaĝeroj : etnajn rusojn ŝanĝas tataroj, baŝkiroj, kazaĥoj, burjatoj, mongoloj. Kunvojaĝantoj dividas unu al alia siajn vivhistoriojn kaj impresojn, kio kreas apartan atmosferon. Homoj estas malfermitaj kaj komunikemaj, sed apenaŭ interŝanĝas kontaktojn. La tempo en trajno pasas tute aliel, kiel en aliaj lokoj. Ĝi kvazaŭ blokiĝis inter dormo kaj vekiĝo...

La ideo de E-karavanoj tra Rusio ne estas nova. Bv. legi Turismo kaj evoluo: karavanaj vojoj al Seulo
(el revuo ESPERANTO, UEA", aprilo 2017, paĝo 84).



En 1994 okazis IJK en Chonan (resp. Koreio) kaj tiam diverslandaj E-adeptoj karavanumis tra Rusio sub la gvido de nialandaj junaj geesperantistoj. Laŭ mi tian vojaĝon, t.e. ESPERANTO-KARAVANO eblas nomi siaspeca internacia turisma E-aranĝo, kiu havas du ĉefajn celojn, inter kiuj estas iom malfacile difini prioritatan.

Ni, rusianoj, certe fieras pri beleco kaj vasteco de nia lando, kaj ni ŝatus konatigi gesamideanojn kun kulturaj heredaĵoj kaj tradicioj de Rusio, kun ĝiaj vidindaĵoj, kiuj famas tutmonde. Memkompreneble, niaj gastoj ĉiam strebas konvinkiĝi propraokule pri multo, pri kio ili antaŭe aŭdis, legis aŭ vidis televide, kaj traveturi Rusion per la plej longa fervojo estas revo por multaj eksterlandanoj. Aliflanke, praktika uzo de la lingvo Esperanto en internacia komunikado (por kelkaj gekaravananoj – bonega lingva trejnado), renkontiĝoj kaj interŝanĝo de spertoj kaj kunestado kun diverslandaj geesperantistoj estas nepra kaj tre alloga fono de simila vojaĝo, kies fina/komenca punkto estas lando de la UK-o.

Al renaskiĝo kaj efektivigo de E-karavanoj tra Rusio en 2007 "puŝis" konversacio kun la franca geedza E-paro Arlette kaj Edmond Plutniak kaj iliaj samlandanoj post mia prelego dum la vica IF (www.internacia-festivalo.de) pri la trajnvojaĝo en Ĉinion al la UK (somere 2004), kiun mi kaj mia filino Maja, denaska esperantistino, faris por atingi Pekinon. "Esperanto-Karavano: ideo"

En la retejo eblas konatiĝi kun itineroj kaj impresoj de geesperantistoj, partoprenintaj EK-ojn.

Tatjana Loskutova

 

Ĉiuj tekstoj en la retejo estas aŭtentikaj kaj publikigataj laŭ permeso de ĝiaj aŭtoroj (krom videofilmetoj).
La prezentitaj fotoj estis faritaj de la partoprenintoj de la karavanoj.