T R A N S S I B

Konstruita antaŭ iom pli ol 100 jaroj la trasiberia ĉefvojo estas nun potenca dudirekta elektrizita fervojo. Ĝi estas unika kaj ĉi unikeco konsistas ne nur en ĝia longeco (ĉirkaŭ 10 000 km), sed ankaŭ en tio, ke ligiĝante kun rusiaj transportaj koridoroj, ĝi provizas al aziaj landoj la plej kurtan aliron en Eŭropon. Pro tio la Trasiberia fervojo, rus’- kaj alilingve nomata “TRANSSIB”, aspektas kvazaŭ parto de “surtera ponto”, kiu komenciĝas ĉe bordoj de Pacifiko kaj finiĝas ĉe Atlantiko.

El historio de la Trasiberia fervojo
         La konstruo de Trasiberia fervojo, kiu ligis la eŭropan parton de Rusio kun imperiaj periferioj de Malproksima Oriento, iĝis unu el la plej sukcesaj projektoj en rusia historio. Projekto pri Trasiberia fervojo estis lanĉita en 1891 jaro, kiam la caro Aleksandro la Tria subskribis la edikton (ukazon) komenci konstruadon de fervojo tra tuta Siberio, kiu kunligus siberiajn regionojn kun reto de internaj relaj vojoj. Mirinda fotaĵo aperis tiujare: malproksime de Peterburgo heridinto de Rusia imperiestra trono Nikolaj Aleksandroviĉ veturigas ĉaron kun tero, al kio trankvile kaj eĉ gaje okulumas lia eskorto (vidu en http://riowang.blogspot.ru/2011/06/russkaya-doroga.html). Por tiu celo li speciale entreprenis la trimonatan vojaĝon tra Siberio. Tiu evento okazis la 19an de marto 1891 en la urbo Vladivostok kaj ĝi iĝis simbola malfermo de la konstruado de la Granda Siberia fervojo. Antaŭe la vojo al Siberio estis kombinita: en certaj partoj ĝi estis daŭrigita per akvovojoj. Kaj tiu-ĉi vojo estis en malbona stato. La rusa verkisto Anton Ĉehov dum sia vojaĝo al la insulo Saĥalin en 1891 skribis: “La tutan jaron la vojo restas neebla: printempe – koto, somere – buloj, teraltaĵetoj kaj ripariglaboroj, vintre –malebenaĵoj”.
Historio de la Granda Siberia relvojo komenciĝas meze de la XIXa jarcento. Tiam la ideon de konstruado de fervojo forte subtenis rusiaj negociistoj. En komenco de XXa jarcento grandegaj regionoj de la Okcidenta kaj la Orienta Siberio estis maldisvolviĝintaj landrandoj de Rusia Imperio kaj estis fakte disigitaj de ĝia eŭropa parto. En la dua duono de XIXa jarcento relvojoj trapasis diversajn direktojn de eŭropa parto de Rusio. De 1735 ekzistis Siberia trafikvojo, kiu longis tra Moskvo, la urboj Vladimir, Permj, Jekaterinburg, Tjumenj, Tomsk, Krasnojarsk. Meze de la XVIIIa jarcento trafikvojo atingis la urbon Irkutsk. Tiu-ĉi trafikvojo konservis sian signifon ĝis la konstruo de la Trasiberia fervojo.

Konstruado
         La Trasiberia fervojo devis malfermi Siberion por rusia kapitalismo. Ĝia konstruado celis ankaŭ eksteran politikon de ĉarismo – strebo plifirmiĝi ekonomie kaj politike en la Malproksima Oriento... En februaro de 1891 Komitato de ministroj akceptis konstrui la grandan Transsiberian fervojon de du flankoj – de la urboj Ĉeljabinsk kaj Vladivostok. Oni projektis konstrui la Transsib-on je tri etapoj. Ĝia konstruo postulis enorman monsumon: 350 milionojn da rubloj per oro.
         Dum unuaj jaroj trajnoj kun kargo kaj pasaĝeroj estis transportitaj trans la lago Bajkal per glacirompila ŝipo “Bajkal”. La konstruado de la Trasiberia fervojo daŭris 10 jarojn en malfacilaj kaj severaj geologiaj kaj klimataj kondiĉoj. Preskaŭ laŭ la tuta longeco la vojo estis konstruita en malmulte loĝataj aŭ senhomaj regionoj, en netrairebla tajgo. Dum tiu tempo estis konstruitaj pli ol 7 miloj da kilometroj de fervojo. Simila rapideco ne estis konata en la mondo. Ĝi pasis trans grandegaj siberiaj riveroj, multnombraj lagoj, marĉaj regionoj kaj regionoj de eterna terfrostiĝeco. Apartajn malfacilaĵojn konstruistoj renkontis ĉe la Bajkal-lago. Ĉi-tie necesis eksplodigi rokojn, fari tunelojn kaj specialajn konstruaĵojn sur montofendejaj riveretoj, enfluantaj en Bajkal-on. La plej malfacila estis problemo pri laboristoj. Iuj estis varbataj el centra parto de la lando, sed la konsiderinda parto konsistis el arestitoj kaj soldatoj. Ĉiuj laboroj estis faritaj mane kaj laboriloj estis la plej primitivaj: hakilo, segilo, fosilo kaj ĉareto. Malgraŭ tio ĉiujare oni konstruadis 500-600 km da fervojo. Labortago daŭris 13-14 horojn. Neelteneblaj estis loĝkondiĉoj de laboristoj. Ili lokiĝis en mallarĝaj kaj malpuraj barakoj sen plankoj. Tre malbone estis organizita manĝigo de laboristoj. Tamen disfloris drinkejoj. Pro la malbona medicina priservo furiozis epidemioj, pro kiuj mortis multaj laboristoj. La konstruistoj, kiuj venis el centra parto de Rusio, trafis neordinarajn por ili klimatajn kondiĉojn de ĉemara regiono. En 1907 en stacio Mozgon estis konstruita la unua en la mondo domo sur la eterna glaciiĝo, kiu staras ĝis nun. Tiun metodon de konstruado oni transprenis en Kanado, Grenlando kaj en usona Aljasko.
         En 1900 oni decidis konstrui la vojon ĉirkaŭ la suda bordo de Bajkal. La 16 km-a vojo iĝis la 18a parto de la tuta longeco de la vojo, sed ĝia konstruo postulis la kvaronon de ĉiuj elspezoj. La laboroj estis faritaj vintre, kiam frostoj atingis -50°. La laboristoj vivis en tendoj kaj ofte malsanis. La konstruo de la TRANSSIB estis granda atingo de la rusia popolo, kaj tiu-ĉi fervojo permesis al Rusio veturigi la grandan kvanton de pasaĝeroj kaj kargo. Estis loĝigitaj senhomaj teritorioj de Siberio.

Ĉin’-Orienta fervojo
         Laŭ interkonsento inter Rusio kaj Ĉinio en 1897 komenciĝis konstruado de Ĉin’-Orienta fervojo (KVĴD) kunliganta la Siberian vojon kun Vladivostok. Ministro de financoj, vicministro de Rusio Sergej Vitte argumentis profitecon de la plej kurta je 844 verstoj (1 vesto≈1,067 km) KVĴD, kiu trapasis Manĉurion laŭ pli glata tereno. Li (reformisto) konsideris, ke necesas plifirmigi rilatojn kun Ĉinio kaj samtempe ekonomie ekposedi malproksiman Orienton. Konstruinte KVĴD-on la unuan fojon estis organizita transa cirkulado de trajnoj el Eŭropo al Vladivostok. La konstruo de fervojo en Manĉurio ebligis plifortigon de unuiĝo inter Rusio kaj Ĉinio. Konstruigita de rusiaj inĝenieroj ĉi fervojo komencis funkcii en 1902. La nova vojo je 6503 km permesis rektan trafikon de Ĉeljabinsk ĝis Vladivostok.

Finkonstruo
          En komenco de 1902 dum regado de la ĉaro Nikolao la Dua, la TRANSSIB estis finkonstruita. La Granda Siberia fervojo forte ŝanĝis la enradikiĝintajn imagojn pri malfacile supereblaj orientaj vastaĵoj. Tion atestas la abolicio de ekzileco al Siberio en 1899. Dank’ al la konstruo de TRANSSIB komenciĝis tre vigla evoluo de riĉaj regionoj de Siberio kaj de Malproksima Oriento. Rusio poiome transformiĝadis al unueca ekonomia regiono. Laŭlonge de TRANSSIB naskiĝis pli ol 30 novaj urboj, multaj el ili havis pli ol 3 mil da loĝantoj.
         Dum unuaj jardekoj de funkciado de la Siberia fervojo la loĝantaro preskaŭ duobliĝis. La urboj Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ĥabarovsk kaj Vladivostok iĝis grandaj industriaj centroj. Ĝis nun ekzistas unikaj pontoj trans riveregoj Obj, Jenisej kaj Amur, konstruitaj laŭ la projektoj de talentaj rusiaj inĝenieroj N.Beleljubskij, L.Proskurjakova, G.Perederija. La TRANSSIB longas laŭ 20 administraj regionoj de la Rusia Federacio, kiuj estas priservataj de diversaj fervojaj kompanioj (Sverdlovska, Okcident-Siberia, Krasnojarska, Orient-Siberia, Zabajkaljska kaj Malproksim-Orienta).

Iom el nuntempo
          Rusio okupas avantaĝan geografian situacion. Ĝi troviĝas je interkruciĝo de multaj historie tradiciaj komercaj vojoj en Eŭrazio kaj kapablas asimili grandajn internaciajn kargotorentojn. Tamen, je hodiaŭa tago granda kvanto de transportado inter landoj de Eŭropo kaj Azio evektiviĝas marvoje trans Sueza kanalo. Ĉi vojo (21 mil km) okupas 30-35 diurnojn. La TRANSSIB permesas duoble malpli longdaŭran vojon.
          La Granda Siberia vojo konservis sian politikan kaj ekonomian signifon ankaŭ en nia tempo. Des pli nun, kiam la aviadilprezoj estas tre altaj, la granda parto de pasaĝeroj preferas veturi per trajno. Multe da kargo estas transportata ankaŭ per fervojo. Pro tio la TRANSSIB iĝis unu el la plej gravaj inter la fervojoj de nia lando. Ekde sia fondiĝo la TRANSSIB estas unika vojo, kiu mirigas per sia longeco kaj per amplekso de transveturigoj.

Kelkaj rekordoj de T R A N S S I B

  1. La plej longa fervojo en la mondo (9288,2 km ≈ 5772 mejloj).
  2. Unu terparto kaj du kontinentoj.
  3. Tra preskaŭ tuta Rusio (itinero tra teritorioj de 17 regionoj, 2 aŭtonomaj respublikoj,
    1 aŭtonoma regiono kaj 1 federacia distrikto).
  4. Preter preskaŭ 100 urboj.
  5. Survoje la plej grandaj riveregoj de Eŭrazio.
  6. Unika lago Bajkal duonvoje al Pacifiko.
  7. La plej altaj fervojaj talusoj kaj montodeklivoj.
  8. Frostopoluso (ĝis – 62° vintre en fervojsekcio Mogoĉa – Skovorodino).
  9. La plej longaj fervojaj pontoj.
  10. La plej longaj tuneloj (unu el ili, sub riverego Amuro, egalas al 7198 m).
  11. La plej granda stacidomo (en la urbo Novosibirsko).
  12. Unika en la mondo stacidomo el marmoro (stacio Sludjanka ĉe Bajkal-lago) ktp.

Pli detale pri rekordoj de T R A N S S I B  bv. legi:
- en la rusa lingvo  http://www.transsib.ru/cat-records.htm
- en la germana lingvo  http://www.trans-sib.de/records.htm
- en la franca lingvo
  https://fr.sputniknews.com/societe/201307141022634808-le-transsiberien-est-le-champion-des-records-guinness/
- en la angla lingvo  http://www.transsib.ru/Eng/cat-records.htm


reen al la komenco

 

Ĉiuj tekstoj en la retejo estas aŭtentikaj kaj publikigataj laŭ permeso de ĝiaj aŭtoroj (krom videofilmetoj).
La prezentitaj fotoj estis faritaj de la partoprenintoj de la karavanoj.