Pano kaj salo, lakto kaj mielo. Esperanto-Karavano 2017…

Frans van der Horst, Portland, Oregon, Usono

Esperanto-traduko el la angla, A. Obrezkov, Rusio
Fotoj de la aŭtoro


Mi havas kontrastoriĉajn rememorojn pri mia partopreno en la Esperanto-Karavano 2017 dum la plej longtempa kaj longdistanca trajna vojaĝo en la mondo, kiu okazis en Rusio. La kontrastoj iĝis evidentaj jam en la pleja komenco de mia vojo, kiam mi la 4-n de julio 2017 alteriĝis en Sankt-Peterburga aerhaveno kaj paŝis tra senhomaj koridoroj kun enigmaj cirilsignaj mesaĝoj sur la muroj, kaj mi komprenis ke mi tutcerte venis en la tute malsaman mondon, kiun mi ne komprenis. Mi sentis min nervostreĉita kaj forlasita, sed en la enireja halo mi rimarkis malgrandan verdan Esperanto-flagon kaj tiam mi ekvidis, ke jen finfine mi trovis sekurecon, kaj Tatjana, la ĉeforganizanto, kun sia filino Maja renkontis min kiel delonge konatan amikon en la lingvo, kiun mi povis kompreni.
Kaj observado de ekstremaĵoj finiĝis en la aviadilo de Aeroflot kun la konscio, ke la vojaĝo, kiu okupis sep tagojn kaj noktojn en la trajno por veturi 9288 kilometrojn de Moskvo ĝis Vladivostoko, revenvoje forprenis malpli ol naŭ horojn de fluga tempo en la komforto de Airbus-aviadilo. Kaj inter tiuj ekstremaj punktoj estis 18 tagoj de kontrastoplenaj eventoj, kiuj estas por mi ege valoraj kaj kiujn mi volas memori laŭeble plej longe. Por ekzemplo, demeto de niaj strataj ŝuoj, kiam ni eniris ies hejmon, kaj surmeto de pantofloj (kiujn oni provizis al ni en la trajno kaj aviadilo), sed en la sama tempo oni diris al ni neniam ĵeti uzitan necesejan paperon (jes, mi diris ‘neniam’ kaj ‘uzitan’) en necesabon (precipe en trajnoj – rim.de la tradukinto), ĉar tio povus obstrukci kanalizacion, do, ni devis meti ĝin en specialan rubujon ĉe necesabo.
Memorante la vortojn de la usona eks-prezidento Ronald Rejgan, ke Rusio estas "la imperio de malbono", mi pensis ke la manĝaĵo povus esti venenita, kaj mi iom timis ĉiujn homojn en uniformo, sed krom la konsiloj boligi akvon cetere la manĝaĵo estis bongustega kaj satiga kaj mi ne ekmalsanis, kaj severe aspektanta doganeja agento en la flughaveno post atentega kontrolo de mia pasporto ridetis al mi, kiam mi diris ‘spaciba’ kaj ‘dosvidanja’ (‘dankon’ kaj ‘ĝis revido’ - rim.de la tradukinto). Moskvo. Kupoloj de ortodoksaj katedraloj en Rusio

Kolorplenaj cepoformaj domoj de la Katedralo de la Arkianĝelo Mikaelo en moskva Kremlo forte kontrastis kun multnombraj malrektiĝintaj tegmentoj de vilaĝaj domoj, kiujn mi vidis ĉie en kamparo, kaj la altaj ĉielskrapuloj en centro de Moskvo aspektis tre futurisme, kaj samtempe kadukaj unuetaĝaj domoj aspektis kvazaŭ ili estis konstruitaj kelkcent jarojn antaŭe aŭ povus disfali en ajna momento.
Estis tre intensa vojtrafiko kaj neniu ŝajnis obei rapidecajn limigojn, kaj estis multege da homoj en grandaj urboj, sed mi vidis neniun senhejmulon kaj neniun rabaĵon, kaj ankaŭ tre malmulte da graffiti-desegnaĵoj/skribaĵoj.

Mi ege ĝuis ĉirkaŭbrakumantan silenton, kiam ni leviĝis per funikularo sur monton Sobolinaja (‘zibela’ – rim. de la tradukinto) kun niaj piedoj pendantaj en aero kaj observante sube homojn, kiuj kolektis fungojn sur arbaraj deklivoj. Kaj atinginte la montopinton ni rigardis de birdfluga alteco la ĉirkaŭantajn montojn kaj la lagon Bajkalo, la plej grandan lagon en la mondo, same grandan kiel Belgio. Sed ankaŭ mi ĝuis la muzikon kaj infanajn ridojn, dancadon kaj manplatan klapadon de grupo de orientazianoj, kaj striojn de multkoloraj akvofontanoj kaj feliĉajn ĝemojn de la viroj, kiuj montris siajn muskolojn turnante sin sur paralelaj rekoj promene laŭ Amura golfo dum nia lasta vespero en Vladivistoko.

En Kremlo ni vidis la militspecan paradon, kiam pli ol 100 soldatoj en belegaj uniformoj demonstris sian lertecon en marŝado, ekzercoj kun pafiloj, pafado kaj obeo de ordoj de siaj oficiroj sidantaj sur ĉevaloj. Tio estis brilega spektaklo, eble, plejparte dank’ al la entuziasmo de la orkestrestro, kondukinta la muzikistojn, kaj belaj brile trenitaj ĉevaloj. Sed la tuta ĉi militspeca spektaklo forte kontrastis kun profundega silento kaj mistera beleco en la Asumpcia Katedralo kun antikvaj sanktuloj rigardantaj al vi kvazaŭ invitante nin aliĝi al ili en la postvivo.

En Rusio mi spertis tute malsame eĉ tempon kaj spacon. Sekundojn oni kutime konsideras tre mallongajn tempoperiodojn. Horoj daŭras multe-multe pli longe. Spaco, laŭ mi, estas simila al malfermitaj vastaĵoj de la Centra Okcidento en Usono. Tamen rusiaj sekundoj kelkiam ŝajnas daŭri horojn, precipe kiam vi devas atendi (erare) en vico, kaj atendo estas sufiĉe ofta evento en Rusio. Sed horoj pasis momente, jes, eĉ se vi pasigis kvar tagojn kaj noktojn en la trajno de Moskvo ĝis Irkutsko kun novaj amikoj. Kaj la spaco en Rusio estas eĉ pli vasta ol la Centra Okcidento en Usono, ŝajnanta ne havi limojn, kun la ĉielo pendanta super vi kvazaŭ volbo, kaj tie vi komencas senti vin tre malgranda kaj ne havanta ajnan signifon sur tiu Tero.
En ĉiuj urboj mi vidis renovigojn de tre malnovaj konstruaĵoj kaj preĝejoj, kvazaŭ la pasinto devas esti memorata, konservata kaj riparata. Ekzemple, la Triumfa Nikolaa Arko en Vladivostoko, kiun oni konstruis en 1891 por honori la viziton de la caro, sed estis detruita je eroj en 1930 en protesto kontraŭ la malnova ordo, kaj en 2003 estis rekonstruita kaj restaŭrigita je ĝia malnova gloro de iama tempoperiodo. Ĉiuj belaj vidindaĵoj de Peterhofo kun siaj ĉarmaj konstruaĵoj, kiu estis konstruigita de la caro Petro la Granda kaj servis kiel somera palaco je 30 kilometroj for de Sankt-Peterburgo, ĉar somere Sankt-Peterburgo estis tro fiodora loko; la Vintra Palaco, el kiu Katerina la Granda poste faris la tutmonde faman muzeon «Ermitaĵ» (la «Ermitejo» – rim. de la tradukinto) en Sankt-Peterburgo; belaj Moskvo-rivero kaj rivero Neva, kiuj kuras/fluas inter admirigaj domoj - ĉio ĉi fariĝis komprenebla, kial Lenin en 1917 komencis la revolucion, kiun startigis kanonpafo de militŝipo “Avrora” en Sankt- Peterburga haveno kaj kiu ŝanĝis por ĉiam la antaŭe mizeran sorton de milionoj da kamparanoj en tiu grandega lando. Mi bone memoras la gastamon de la plejmulto de rusianoj, kiujn mi renkontis, kelkaj el ili dividis kun ni siajn manĝojn kaj montris familiajn fotojn, eĉ kiam ni ne povis kompreni unu la alian. Kaj fia rilato de kelkaj homoj, restaĵo de soveta tempo, forgesiĝis jam delonge.

Sed la gravegan revelacion mi ekhavis kiam, reveninte al Usono, mi estis skribanta miajn pensojn pri tiu vojaĝo. Tio estis ne grandeco de fantastika vidindaĵo de Vladivistoko, ne sonorila sono de multnombraj preĝejoj aŭ danca koncerto en Moskvo, ne entuziasme gastamaj popolmuziko kaj fruktaj kukoj en la Petro-Paŭla fortikaĵo, ne metroaj veturoj en grandaj urboj kaj busvojaĝoj en la kamparo, ne vizito al Budhista templo kaj riskoplena grimpo al la akvofaloj en Arŝan, eĉ ne movigebla ortodoksa preĝeja servo en la katedralo de Sankta Nikolao, en kiu ikonoj ŝajne invitas min eniri iliajn framojn.

Ne, okazis tiel ke la “imperio de malbono” plene kontrastas kun tio, je kio oni min instigis krei. Kaj la surprizo estis ĝuste kiam mi komprenis, ke amo de la homoj, kiuj aranĝis tiun vojaĝon kaj la amo al ilia lando, havas grunde la grandan, longan, riĉan historion. Ilia preteco dividi bonon kaj malbonon, belecon kaj malbelecon kun eksterlandanoj estis reala. Do, fine mi ekvidis, ke estas ne nur bezonoj de la vivo, t.e.‘pano kaj salo’, la lando mem, dank’ al riĉaj kaj malsamaj kulturoj de diversaj popoloj, ankaŭ riĉas je ‘lakto kaj mielo’. Kune kun facileco de komunikado en Esperanto kun homoj el sep diversaj landoj, ĉiu kun sia nacia lingvo, ĉio ĉi faris la ĉarmecon de mia vojaĝo al Rusio tiom alloga.

Jes, mi lasis la parton de mia animo en Rusio, mi trovis ‘panon kaj salon’ – bonvenajn donacojn el Rusio, kaj ankaŭ ‘lakton kaj mielon’ – la simbolon de boneco kaj abundeco en la biblio. Kaj pro tio mi estas profunde dankema.

St. Peterburgo. Smolnij katedralo

St. Peterburgo. Fontanoj de Peterhof

St. Peterburgo. Fontanoj de Peterhof

St. Peterburgo. Fontanoj de Peterhof

St. Peterburgo. Distrikta ortodoksa preĝejo de Sankta Nikolao

St. Peterburgo. Distrikta ortodoksa pregxejo de Sankta Nikolao

Moskvo. Kremlo en Izmajlovo.

Moskvo. Kremlo en Izmajlovo.

Moskvo. Fone - Novvirgulina monahinejo

Moskvo. Kremlo en Izmajlovo

Moskvo. Hotelo Izmajlovo. Antaŭ ekskurso al la muzeo.

Moskvo. Hotelo Izmajlovo.  Anta_ ekskurso al la muzeo

Bajkala lago. Per funikularo al la Sobolinaja (zibela) monto

Bajkala lago. Per funikularo al  la  Sobolinaja (zibela) monto

reen al la komenco

 

Ĉiuj tekstoj en la retejo estas aŭtentikaj kaj publikigataj laŭ permeso de ĝiaj aŭtoroj (krom videofilmetoj).
La prezentitaj fotoj estis faritaj de la partoprenintoj de la karavanoj.