Estimataj kaj karaj gesamideanoj!
Rusiaj, mongolaj kaj ĉinaj geesperantistoj invitas vin partopreni la E-Karavanon 2019.
Nova projekto antaŭvidas ĝian starton en Lahti, Finnlando, post la UK-104 (20.07.–27.07.2019),
trajne tra Rusio, Mongolio kaj Ĉinio. Tio estos iom nova sperto, ĉar ĉiuj antaŭaj EK-oj kondukis al la UK-oj.
Laŭitinere oni haltos en certaj urboj/lokoj por konatiĝi kun iliaj vidindaĵoj kaj renkontiĝi kun geesperantistoj.

Provizora (nur unudirekta !) itinero de EK-2019:
Lahti – trajnumado – St-Peterburgo – trajnumado – Jaroslavlo – trajnumado – Irkutsko/Bajkal-lago –
– trajnumado – Ulanbatoro – trajnumado – Pekino – reveno al hejmlokoj

  1. Trajnumado Lahti, Finnlando – Sankt-Peterburgo, Rusio
     27.07.2019 - 2,5-hora, posttagmeze
  2. St-Peterburgo – turisma/kultura programo en SPb
     27.07 – 30.07.2019 - 3-taga restado en SPb
  3. Trajnumado SPb – Jaroslavlo, la urbo ĉe la riverego Volgo
     30.07 – 31.07.2019 - 13-hora, dumnokta
    • Kanto  Nia trajno  Oraj kantoj, Rusio  (youtube)
  4. Jaroslavlo – turisma/kultura programo
     31.07.2019 - 11-hora restado en Jaroslavlo
  5. Trajnumado Jaroslavlo – Irkutsk/Bajkal-lago
     31.07 – 04.08.2019 - 83,5-hora
  6. Irkutsko (+ restado ĉe Bajkal-lago) – surloka turisma/kultura programo
    04.08 – 07.08 - 4 taga restado en Irkutsk kaj ĉe Bajkal-lago
  7. Trajnumado Irkutsko – Ulanbatoro, Mongolio
     07.08 – 08.08.2019 - 23-hora, tagnokta
  8. Ulanbatoro – surloka turisma/kultura programo
     08.08 – 11.08.2019 - 3-taga restado en Ulanbatoro kaj ĉirkaŭaĵoj
  9. Trajnumado Ulanbatoro – Pekino, Ĉinio
     11.08 – 12.08.2019 - 29-hora, tagnokta
  10. Pekino – surloka turisma/kultura programo
     12.08 – 15.08.2019 - 3-taga restado en Pekino kaj ĉirkaŭaĵoj
  11. Reveno al hejmlokoj – ekde 15.08.2019

 

 La lago Bajkalo

Vladimir Opletajev, Rusio

Se oni vojaĝas pertrajne el Moskvo al la fororienta Vladivostoko oni nepre preterveturos en la meza sino de Rusio inter la urboj Irkutsko kaj Ulan-Udeo vidindaĵon, kiun laŭrajte estas konsiderata eminenta natura simbolo de la lando. Tio estas la lago Bajkalo…
Bajkalo famas kiel la plej profunda lago de la mondo (1637 m) ... ĝia surfaco altas je 456 metroj super la mara nivelo, kvazaŭ ĝi similas al profunda serpoforma tasego metita sur altan monton...

La pura, multe oksigenita akvo de Bajkalo estas bone travivebla. Printempe ĝia travidebleco atingas 40 metrojn, somere dum la florado de algoj ĝi iom malpliiĝas.
La laga akvo dank’al la vivantaj en ĝi endemiaj mikroorganismoj preskaŭ ne havas kunmiksaĵojn, estas minimume mineraligita kaj similas al pura distilita akvo. Ĉiujare la Bajkala ekosistemo reproduktas 60 km2 da klara oksigenita bongusta akvo..., somere la apudborda akva temperaturo atingas +16°, +17°C, en malprofundaj golfoj +22°, +23°C.
La klimato ĉirkaŭ Bajkalo posedas eksplicitajn ekstremkontinentajn trajtojn. La lago funkcias kiel giganta termoregulilo, kreanta unikan regionan mikroklimaton.Vintre ĉe la lago estas pli varme ol en apudaj ĉirkaŭaĵoj, sed male somere la temperaturo estas rimarkeble pli malvarmeta ol ekzemple en la proksime (nur 70 km for de la lago) situanta urbo Irkutsko.... Gravan rolon en la elformigo de la neordinara loka mikroklimato ludas abundaj koniferaj arbaroj, dense kreskantaj sur la bordoj de Bajkalo...
En Bajkalo hejmas 2630 specioj de plantoj kaj animaloj, el kiuj du trionoj apartenas al unikaj endemiuloj...
En profundaj subakvaj lokoj oni povas trovi unikajn nesalakvajn spongojn. Sur la bordoj de la lago kreskas 2000 specioj de plantoj kaj nestas 200 specioj de diversaj birdoj.
La 5an de decembro 1996 Bajkalo kiel ekskluzive grava, belpejzaĝa kaj neordinara natura objekto estis enlistigita en la Mondan heredaĵon de Unesko... La lago meritas homajn atenton kaj estimon, specialan protekton, sciencajn esplorojn. En 1999 estis establita Tago de Bajkalo, festata ĉiujare ĉiun duan dimanĉon de septembro. Bajkalo altiras ne nur sciencistojn pro siaj multaj ĝis nun ne malkovritaj sekretoj, sed ankaŭ artistojn, naturŝatantojn, turistojn el la tuta mondo, kiuj povas ĝui neripeteblan majestecon de la grandega lago.
Al Bajkalo estas dediĉitaj diversaj sociaj aranĝoj kaj iniciatoj, internaciaj forumoj, kinofestivaloj, artaj ekspozicioj, diverstemaj konkursoj, ekologiaj volontulaj projektoj kaj semajnfinaj purigadoj de lagaj strandoj. Multajn poemojn kaj kantojn, beletrajn verkojn kreis verkistoj, poetoj kaj komponistoj pri Balkalo, glorigante ĝiajn naturan potencon kaj belecon. Ĝi estas vera nacia fieraĵo de Rusio.

El «Simboloj de Rusio», 2015 eldonejo «Impeto», Moskvo



 

reen al la komenco

NB.  La supre menciita itinero estas prezentita laŭ trajnhoraro de 2018 de Rusia Fervojkompanio.
        Povas okazi iuj ŝanĝoj, kiuj estos afiŝitaj post apero de trajnhoraro de 2019.