Impresoj pri la karavano 2007

"…Neforgesebla aventuro, kiun ni kunvivis fratece kaj samideane. Vivu Esperanto!"
Arlette & Edmond Plutniak, Francio (E-karavano en 2007 survoje al UK en Jokohamo, Japanio)

"... mirinda kaj rekomendinda vojaĝo. Malgraŭ tio, iuj ankoraŭ diras ke Esperanto ne utilas ...
(Sandro De Riu, Italio (l la itala informgazeto "Nova Sento in Rete" numero 549, 2007-09-28)

La itinero de la E-karavano 2007:
Moskvo – trajnumado – Irkutsk/Bajkal-lago – trajnumado – Vladivostoko – ŝipumado – Niigata – Jokohamo

  1. Esperanto – Karavano: ideo  Tatjana Loskutova, Rusio
  2. Vojaĝi per Esperanto  Sandro De Riu, Italio
  3. Dumlonge Kovata Revo  Gerrit Berveling, Nederlando
  4. Survoje al Jokohamo  Aleksandr Titajev † , Vladivostoko, Rusio
  5. Moskvo-per okuloj de karavananoj  (pdf)
    Ugo de Rio, Italio kaj Marc Noulin, Francio.
  6. Fotogalerio pri la karavano 2007

 

 Esperanto - Karavano: ideo

Tatjana Loskutova, Rusio

        Ĉiam, kiam vi lanĉas iun malproksiman vojaĝon, vi komencas cerbumi pri ĝia allogo kaj ĝia intereso, ĝia neceso kaj ĝia utileco. Vi certe pensas, ĉu vi havas sufiĉan tempon kaj monon por ĝi? Eble, tiam freneze ektumultas enkape la kantvortoj, kaj vi ĝoje kaj fervore murmuras: "Ni vojaĝas, ni serĉas ĝojon, malproksimo logas nin...".
Ĉu vere vojaĝoj estas tiom allogaj? Ĉu estas ia vivoĝojo en ili?
Ĉu ne nervozigas vin frapoj de ferradoj?
Ĉu ne lacigas vin multaj trajnŝanĝoj kaj daŭraj landlimaj pasport- kaj dogankontroloj,
kiam iliaj oficistoj observeme okulumas vin, serioze foliumas la pasportajn paĝojn por stampi daton, vokas poŝtelefone, klare pronancante la numeron de via pasporto, iun nevideblan plian kontroliston, kiu informas pri rezultoj (feliĉe negativaj!)?
Tiumomente via koro plirapidigas siajn batojn kaj leviĝas, supozeble, la sangopremo kaj via tuto plene streĉita atendas "verdikton"...

        En komencaj tagoj de januaro 2006 dum la vica IF-o (www.internacia-festivalo.de) mi prelegis pri la vojaĝo en Ĉinion al la UK-o (somere 2004). Tiam mi menciis pri la trajna vojaĝo, kiun mi kaj mia filino Maja, denaska esperantistino, faris por atingi Pekinon. La sekvantan tagon la franca geedza paro Arlette kaj Edmond Plutniak demandis min pri ebla mia partopreno de la UK-o en Japanio somere 2007.
La demando neniom mirigis min: jam delonge mi havis ideon iam viziti tiun-ĉi landon. Al ilia demando, kiel maniere mi veturos tien, mi senhezite respondis: ”Aviadile, certe!”. Tiam sekvis: "Sed, ĉu vi ne havas deziron veturi pertrajne tra Siberio kaj tiel vi povus akompani nin. Ni jam estas 4-ope. Ankaŭ geRamon (miaj gelernantoj de la antaŭa IF-o – T.L.) ŝatus aliĝi. Pripensu!"

        Komence tiu propono neniel influis al mi – ja la priparolita UK-o okazos nur sekvajare. Kiu planas tiom malproksime sian somerumon? Tamen, iom post iom formiĝis deziro esplori eblecojn veturi tra Siberio,
des pli mi neniam estis ĉe Bajkal-lago kaj en Vladivostok. Mara ŝipumado ankaŭ ŝajnis esti alloga. Kial ne? …


 Vojaĝi per Esperanto

                  praktika ekzemplo
                  [ kiu kredas, ke per la angla oni vojaĝas tra la tuta mondo, elprovu tion en Irkutsk, Tokio aŭ Kioto! ]

Sandro De Riu, Italio


        La 10-an de julio 2007 renkontiĝis en Moskvo 22 esperantistoj el Francio, Italio, Svislando, Nederlando, Rusio kaj Japanio por komenci la Tra-Siberian aventuron: trajne ĝis Vladivostoko, sekve ŝipe - al Japanio okaze de la Universala Kongreso en Jokohamo. Estis nur unu lingvo por interkomunikado en la grupo: Esperanto, ĉu dum la prepara fazo, ĉu dum la vojaĝo. Fakte, kvankam pluraj partoprenantoj scipovis aliajn lingvojn krom siaj gepatraj, ne estis lingvo komuna al ĉiuj, krom Esperanto. Iu scipovis la rusan, alia - la japanan, tria - la francan aŭ la anglan, aŭ la germanan, aŭ la polan; do bela ensemblo por multlingva tradukado!
Tamen eĉ tiel ne sufiĉa, ĉar dum la rava vojaĝo ni eĉ renkontis buriatojn, mongolojn, ĉinojn, tatarojn, kirgizojn ...
        Tiun vojaĝon proponis Tatjana Loskutova, konata kaj estimata rusa instruistino, kiu prizorgis antaŭmendojn por la rusa parto de la itinero (fervojon, ŝipon, tranoktojn) kaj kontaktojn kun la multnombraj samideanoj, kiuj dum la vojaĝo bonvenigis nin kaj multmaniere helpis dum restado en Moskvo, en Irkutsk/regiono de la mita lago Bajkalo, en Vladivostoko kaj dum la japana peco inter la haveno Fusiki (ĉe la okcidenta marbordo), Niigata kaj Jokohama.

        Pri la tempoj de nia vojaĝo: ni restis 3 tagojn en Moskvo,
4 tagojn - trajne ĝis Irkutsk (5185 km de Moskvo, 7 horojn antaŭ la centra eŭropa horzono), 3 tagojn en la Bajkala regiono, 3 tagojn - trajne ĝis Vladivostoko (9288 km de Moskvo, 9 horojn antaŭ la centra eŭropa horzono), 3 tagojn - en Vladivostoko, 2 tagojn - ŝipe por la transiro al Japanio, 1 tagon - en Sanjhou, 1 tagon - en Niigata, kie ni spertis la eksterkutiman gastigemon de la Oomotanoj kaj de s-ino Katagiri Ĉijuri kaj ŝiaj multnombraj esperantistaj geamikoj.
Post tiuj renkontoj, ni atingis buse la metroan reton de Tokio kaj per tiu - Jokohamon, la 3-an de aŭgusto...
        

Dum la tuta longa vojaĝo, ĉiam evidentiĝis unu fakto: la zorgema ĉeesto de lokaj esperantistoj, kiuj ĉu en Moskvo, ĉu en la rusia Fora Oriento, ĉu en Niigata, Tokio kaj Kioto sin dediĉis malavare por forigi iun ajn malfacilaĵon, ĝis la rezulto de ŝajnigi facila la restadon en lando, kie oni komprenas nepre nenion skribatan en stratoj aŭ en stacidomoj.
        Resume: mirinda kaj rekomendinda vojaĝo. Malgraŭ tio, iuj ankoraŭ diras ke Esperanto ne utilas ...

El la itala informgazeto "Nova Sento in Rete" numero 549, 2007-09-28,
vidu en http://iej.esperanto.it/nsir/arkivo


 Dumlonge Kovata Revo


"... Rusujo ofte estas ne tute komprenebla. Tio ankaŭ – aliflanke – estas unu el la ĉarmoj de vojaĝado, ke oni renkontas nekonatajn kaj foje nekompreneblajn aferojn..."

Gerrit Berveling, Nederlando

Enkonduko
    ... La nuna libreto ... ne fontos el nuraj memoroj, ĉar ĉi foje mi plenintence faradis notojn dumferie.
        Ĉi-jare mi feriis ne nur kun la edzino, Madzy van der Kooij, sed ni – el Nederlando – komencis nian ferion kun grupo da pli ol 20 geesperantistoj el Francujo, Italujo, Svislando sub gvidado de s-ino Tatjana Loskutova kaj ŝia filino Maja en Moskvo, por vojaĝi per la Transsiberia Trajno ĝis Vladivostoko, kaj de tie ŝipveturi al Japanio, kie ni partoprenu la 92-an UK-on en Jokohamo.
        Depost alveno en Jokohamo nia feriado fariĝis ree ferio dupersona, ĉar pli malpli aŭtomate post atingo de la vojaĝocelo nia grupo kiel karavano disfalis...
        Tre emfaze mi volas jam tuj anticipe ege danki s-inon Loskutova pro la vere impona kaj giganta laboro, kiun ŝi plenumis: ĉar vere, organizi tian grupvojaĝon estas titana laboro, kiun ŝi mirinde plenumis. Tio ne malhelpas, kompreneble, ke de temp’ al tempo konstateblos iaj kritiketoj. Sed nenio homa ja estas perfekta.

Moskvo
        Kun granda malfruo, ni do alvenis en Moskvo. Ĉe la dogano ni krom tio devis longege atendi, pli ol horon. Feliĉe Tatjana ankoraŭ estis atendanta nin. Kun ŝi, per aŭtobuso kaj pli poste per metroo (ho kiel mirinde belas la metroo de Moskvo!), ni iris al la hotelo. Tio daŭris pli malpli same longe kiel la tuta flugo de Nederlando al Moskvo...
        Mallonga nokto. Baldaŭ jam plene temp’está: matenmanĝo en la alia konstruaĵo. Ni estis jam 13-opo el la formiĝanta karavano. Tatjana, kun helpo de lokaj esperantistinoj, ... al ni hodiaŭ iom montros Moskvon...
        Mi pluiris piede al Kremlo. Unue ni sciiĝis, ke kion hejme oni nomas Kremlo, ne estas Kremlo: ĉe ni, en Nederlando, aŭdante la nomon Kremlo, oni tuj ekpensas pri tiu tipe Rusa katedralo kun ties cep-formaj kupoloj, sed Kremlo estas iaspeca Akropolo, fortikaĵo urb-alte situanta. Ĝi konstruiĝis el ruĝa briko; do “ruĝa Kremlo” estas kvazaŭ sinripeto...

En la Transsiberia trajno
       La vivo en tiu ĉi trajno havas kelkajn regulojn: oni ja vivadas en sia vagono.
Ĉiu vagono havas plurajn kupeojn; en kupeo kutime loĝas kvar personoj, kiuj dormas en kvar litoj, duope ordigitaj unu super la alia; dumtage ambaŭ malsupraj litoj funkcias kiel normalaj benkoj. La bagaĝo troviĝas ĉu tute supre en oportune granda loko super la koridoro, kiun eblas atingi el la supraj litoj, ĉu en kestego sub la sidbenkoj. Fakte, la kvar loĝantoj de la kupeoj, kvar tag-noktojn kune en tiel malvasta spaco, ekformas iaspecan familion, almenaŭ portempe. Estus ege malagrable, se inter ili estiĝus ia tensio…
En nia karavano, laŭ mia konstato, ne fariĝis veraj tensioj. Male ni havis bonan grupon.

En Irkutsk kaj ĉe Bajkal-lago
        … Irkutsk impresas agrable; estas urbo pli malpli 450-jara, iom da malnovaj lignaj domoj, iom da pli novaj…
        Poste per la buseto ni vojaĝas ĉirkaŭ 70 km al la Bajkal-lago, kiu situas sufiĉe multe pli supre ol Irkutsk… Ĝi estas ege profunda lago, pli ol unu kaj duona kilometrojn. La lago havas la surfacon de Belgio, ni aŭdis...
Ĉi tie la bordoj distancas 40 km. Mirinde belaj disfalemaj rokopecoj flanke de la strato iel memorigas pri Italio...
        Kelkaj el la homoj, kiuj kuniras en la buso, kuiris – estis ege bonguste ! Fritita fiŝo, terpomkaĉo, legoma salado, pli da fiŝo, ankaŭ kuirita (estas omul, la plej konata fiŝo el la lago), multe da fragoj, kafo, ĉokoladobombono. Frandinde.
        Postmanĝe al la banja, la Rusa bano: malseka saŭnospeco. La prizorganto bone hejtis, kaj postbane frapetis nin per branĉoligaĵoj – tio ege stimulas la sangocirkuladon. Tre agrable. Post tio en la malvarmeton eksteren, ree en la varmegon, ktp – fine duŝi per frida akvo, lavi sin komplete kaj sekigi, kaj vesti sin. Post la viroj (hieraŭ la inoj prenis tro da tempo) ankaŭ la virinoj...

        Post la manĝo, la dume alveninta ĥoro ekkantis por ni : ili estis ĉiuj en folkloraj vestaĵoj, 12 virinoj kaj 2 viroj. Ankaŭ nia akordeonisto kunludis. Komence estis tre heziteme, tiel ke oni eĉ pensis, ke prefere ili ne kantu. Sed tio ne longe daŭris ; ili ekflamiĝis, ekkantis entuziasme. Pli poste kelkaj el la ĥoro ekdancis samtempe ; kelkaj el nia karavano kundancis, fine eĉ mi dancis, kion mi faras nur ege malofte, eĉ ne ĉiun jaron. Fariĝis vere belega prezentado...


Ree en la transsiberia trajno

        ... Unue ni veturis laŭlonge de la Bajkal-lago. Ie tie ni vidas boateton kun remantoj, aŭ kun fiŝkaptanto... En la lago naĝas eskadroj da mevoj sufiĉe rapidege, pli post jen gaja areto da naĝantoj ĉe tendumejo improvizita...         
Tatjana iradis laŭ la diversaj kupeoj, kun proponoj pri la diversaj menu-eblecoj, kiujn ŝi pludonos al la restoracio, kaj pri la ebleco preni duŝon en la trajno. Ĉion ŝi organizas bone. Kia laboro ! Ni sidas en vagono 6, Tatjana kun kelkaj aliaj en vagono 5, la restoracio estas vagono 7, la duŝo en vagono 8...
        Belega vidaĵo ekstere. Malantaŭ ni, ni vidas la tutan vagonaron – vere vagonon post vagono – laŭlonge de la giganta lago. Jam horojn ni estas pasantaj la Bajkal-lagon. Neimageble ! Tio do nomiĝas lago. Kiel vastega...
        Post nelonge nia trajno haltis en Ulan Ude duonan horon... Intertempe ni estas en nova tempozono, jam 6 horojn diference de Moskvo. Kiel vastaj spacoj ! kaj tio do estas unu lando ! La pejzaĝo ŝanĝiĝas daŭre, preskaŭ ne priskribeble. Nun ekzemple subite ni veturas meze de rokoj...
        ... baldaŭ ni forlasos la trajnon en Vladivostoko... Ni preskaŭ jam atingis la finon de nia vojaĝo, 9289 km entute.

En Vladivostoko
        En Vladivostoko atendis nin grupeto da lokaj esperantistoj... La prezidanto de la loka klubo ĝojis ke tiel granda grupo el Eŭropo venis tiel disten ĝis Vladivostoko por viziti poste la UK-on en Japanio...
        Sub gvido de lokaj esperantistoj ni iom iradis tra la centro... Ankaŭ la novan preĝejeton ni vizitis, multe da incensodoro, tre helkolore, sed sufiĉe sobre...
        ...venis la malgranda buseto... Ni forlasis la ĉefan urboparton, iris norden. Tre longdistance... Ni haltas finfine ĉe kolono sur kiu staras ŝtona velŝxipo... Ĉe ĉi tiu kolono pluraj lokaj esperantistoj antaŭ kelkaj jaroj venis salute bonvenigi en la urbon s-ron Zef el Brest (Francujo), kiu biciklis de la Atlantika Oceano al la Pacifika Oceano. De Zef mem en Plouézec ni jam aŭdis pri lia grandega vojaĝo, do ni konis lian heroaĵon. Oni nun kunportis fotoalbumon por montri al ni...
        Ĉirkaŭ la 6.00 h vespere ni foriros de la hotelo al la ŝipo... La Vladivostokaj esperantistoj, kiuj kuniris kun ni por foradiaŭi nin, iom post iom foriras...


El «VOJAĜIMPRESOJ el Siberio kaj Japanio» 2008,
eldonejo «Fonto» Brazilo.
NB : En 2010 ĉe la sama eldonejo aperis la dua eldono de la libro.
Mendu ĉe UEA.









 Survoje al Jokohamo  (fotaĵo kaj artikolo),   Aleksandr Titajev (†) , Vladivostoko, Rusio

 Memore al la aktiva esperantisto el Vladivostoko (forpasinta), longtempa prezidanto de la loka
 E-klubo "Pacifiko", multe helpinta nian karavanon kun siaj klubanoj, organizinte bonegan kaj
 gastaman renkonton de karavananoj en Vladivostoko.


reen al la komenco

Ĉiuj tekstoj en la retejo estas aŭtentikaj kaj publikigataj laŭ permeso de ĝiaj aŭtoroj (krom videofilmetoj).
La prezentitaj fotoj estis faritaj de la partoprenintoj de la karavanoj.