Impresoj pri la karavano 2010

Jam delonge Azio pli kaj pli altiras eŭropanojn kaj ne nur, multaj ŝatus malkovri ĝiajn landojn, ne ofte vizitatajn de eksterlandaj turistoj. Tial la 6a Azia Esperanto-Kongreso estis bona kialo por esperantumi, konatiĝi kun Mongolio kaj atingi ĝian ĉefurbon, Ulanbatoro, per la Trasiberia vojo.

La itinero de la E-karavano 2010:
Moskvo – trajnumado – Krasnojarsk – trajnumado – Irkutsk/Bajkal-lago – trajnumado – Ulanbatoro.

  1. Transsiberia vojaĝado  Liba Gabalda, Francio.
  2. Tra Siberia magistralo de Moskvo al Ulanbatoro  (pdf)
    Liba kaj Floreal Gabalda, Francio
  3. Tra Rusio al Mongolio  Tatjana Loskutova, Rusio.
  4. Tra Siberujo al Mongolujo  Arnold Viktor (†) , Usono
  5. Mallonga ekrigardo pri la hodiaŭa Rusio  (A Rússia de Hoje, num Brevíssimo Renace),  
    Miguel Boieiro, Portugalio, en portugala lingvo.
  6. La Bajkala lago  Miguel Boieiro, Portugalio
  7. Intervjuoj de karavananoj por krasnojarskaj televidantoj
    - video en rusa lingvo.
  8. Vojaĝo tra Rusio kaj Mongolio 2010  (pdf)
    Martine Ragonnet kaj Jacqueline Maurel,
    en franca lingvo.
  9. Mit der Trannssib in die Mongolei  (pdf)
    Alfred Schubert, Germanio,
    en germana lingvo.
  10. Karavane tra Rusio  (pdf)
    Tatjana Loskutova, Rusio
  11. Fotogalerio pri la karavano 2010

 

 Rusia Esperanto-Gazeto, n-ro 5, Oktobro 2010


 

 Transsiberia vojaĝado

Liba Gabalda, Francio

Tre interesan pertrajnan vojaĝon ni efektivigis en junio 2010 de Moskvo al Ulanbatoro, kie ni partoprenis la 6-an Azian Kongreson de Esperanto. La vojaĝo daŭris 9 tagojn kun interrompoj en pluraj lokoj de Rusio.
Ni estis grupo de 26 geesperantistoj el 7 landoj. La vojaĝon organizis kaj gvidis Tatjana Loskutova el Rusio. Post 5 tagoj pasigitaj en Moskvo ni startis la 10-an de junio de la stacidomo "Kazanskij". La trajno enhavis 19 vagonojn inkluzive restoracian, kupeajn kaj komunajn kuŝlokajn nomatajn "plackarta". Mia edzo Floreal kaj mi volis sperti ambaŭ variantojn, kaj tio efektiviĝis. Unue, ni veturis en kupeo (po kvar personoj) kun geedza paro el Francio kaj poste en plackarta kun portugala paro kaj kelkaj aliaj geesperantistoj. Ĉiun vagonon akompanas du personoj - stevardistoj, kiuj alterne deĵoras tage kaj nokte. Ili prizorgas pasaĝerojn kaj bonan funkcion de ĉio en vagono dum vojaĝo. Krom aliaj taskoj ili ankaŭ zorgas pri pureco de la vagono. Niaj stevardistinoj estis du ĉarmaj studentinoj. En la koridoro funkcis je ĉies dispono boligilo kun varma kaj malvarma akvo. Oni povas pretigi al si teon, kafon, solveblan supon kaj similajn manĝaĵojn.

En pli grandaj kaj gravaj stacioj la trajno haltas duonhoron aŭ eĉ pli. Sur la kajo jam atendas amaso da lokanoj kun diversaj varoj por vendi. Ili ĉefe proponas hejmfaritajn varmajn manĝaĵojn, trinkaĵojn, legomojn, fruktojn, dolĉaĵojn. Oni povas sin bone provizi kaj gustumi tieajn produktojn.
En la restoracia vagono oni ankaŭ bone manĝas. Ofte ni estis la solaj pasaĝeroj, kiuj profitis tiun ĉi servon. Vojaĝantoj kutime kunportas sian propran provizon kaj manĝas en la vagono.



Dum longa halto en Novosibirsk mi profitis la okazon kaj marŝis sur la kajo ĝis la lokomotivo. La lokomotivestro permesis al mi supreniri la maŝinon. Ĝi estis malnova, fabrikita en Ĉeĥio ankoraŭ en la kvindekaj jaroj. Li estis tre kontenta, ke ĝi bone funkcias. Mi fotis kaj filmis ĝin ankaŭ interne. Sidi en ĉeĥa lokomotivo en Rusio estis por mi bela travivaĵo.
En la trajno ni pasigis tri noktojn antaŭ ol alveni kaj halti en Krasnojarsk. Tie nin gaje atendis esperantistoj, kaj ni pasigis kun ili du tagojn. La loka televido filmis alvenon de nia E-karavano.
De Krasnojarsk al Irkutsk Floreal kaj mi transiris al plackarta vagono. En ĝi veturis plejparte uzbekoj. Kiel mi eksciis, ili konstruas en Irkutsk lernejon. Krom plenkreskuloj estis ankaŭ junaj knaboj, kiuj ne komprenis, nek parolis la rusan lingvon. Oni klarigis al mi, ke por helpi al siaj gepatroj ili devis labori de junaĝo kaj ne povis frekventi lernejon. Pro tio ili konas nur la gepatran lingvon.
Mi sufiĉe bone interkompreniĝis per la rusa, ĉar antaŭ pli ol kvardek jaroj mi lernis ĝin. Tamen mi devas konfesi, ke antaŭ tiu ĉi vojaĝo mi iom reviziis miajn konojn. Tio estiĝis tre utila, mi povis senprobleme konversacii kun rusoj kaj poste en Mongolio (kun pli aĝaj personoj).
En la trajno pluraj scivolis pri Esperanto, do mi donis al ili kelkajn informojn kaj lecionojn. Ili estis tre entuziasmaj, sed ĉu ili daŭrigos la studadon per la reto, kiel mi rekomendis al ili?
En Irkutsk atendis nin unu esperantisto kaj virino de la vojaĝagentejo. Ili montris al ni la urbon, kaj poste ni veturis buse kaj ŝipe al la insulo Olĥon en la lago Bajkal. Tie ni pasigis du agrablajn tagojn vizitante ĝin piede, aŭte kaj ŝipe.
La lastan etapon, ĝis Ulanbatoro, ni ĉiuj veturis en kupea vagono. La tempo rapide pasis, ni interbabilis, ŝercis, multe ridis, rigardis pejzaĝon, fotis kaj filmis, iuj legis, sudokumis, mi krucenigmis. Multe da tempo ni pasigis ĉe la landlimo inter Rusio kaj Mongolio. La dogana kaj pasporta kontroloj longe daŭris, ili estis severaj. La 19-an de junio ni atingis la mongolian ĉefurbon, kie jam atendis nin lokaj esperantistoj. La vojaĝo estis tre interesa sperto kun emociaj impresoj.

El “REGo (RUSIA ESPERANTO-GAZETO)”, oktobro 2010, Moskvo

 


 Tra Rusio al Mongolio

Tatjana Loskutova, Rusio

Ĉi-junie la grupo de 26 personoj el 7 landoj (Belgio, Francio, Italio, Nederlando, Portugalio, Rusio kaj Usono) entreprenis vojaĝon tra Rusio al Mongolio, en kies ĉefurbo okazis la 6-a Azia E-Kongreso.
La vojaĝo estis organizita laŭ peto de kelkaj francaj esperantistoj, kiuj iniciatis ĝin antaŭ 1,5 jaroj, supozante ne nur transsiberian trajnumadon, sed ankaŭ viziton al kelkaj rusiaj urboj. La ideo estis subtenita de REU, kaj la tiama Prezidanto M.Ĉertilov zorgis pri la invitiloj por eksterlandanoj.
Alveninte peraviadile al Moskvo niaj gastoj konatiĝis kun la urbo dum 3 tagoj. Kelkaj el ili venis iom pli frue por havi pli longan restadon en la rusia ĉefurbo.

Moskvaj geesperantistoj gastame vizitigis al la grupo la plej interesajn vidindaĵojn de Moskvo. S.Smetanina sperte gvidis kaj komentis pri historiaj lokoj en la centro, N.Aroloviĉ lerte interpretis rakonton de profesia ĉiĉeronino pri la pasinto kaj nuntempo de Kremlo, A.Bokarjova emocie profundigis ĉiujn en atmosferon de Novvirgulina monaĥinejo, kelkaj komencantoj gvidis diligente la grupon tra malnovaj urbaj stratoj.
La grupanoj vizitis la fotoekspozicion de unu el francaj karavananoj, prezentitan en la biblioteko je la nomo de Turgenev.
Ne mankis ŝipumado laŭ Moskva-rivero, bedaŭrinde subpluve, vizito al la Nova Operejo por aŭskulti la faman "Jevgenij Onegin" de P.Ĉajkovskij kaj al la muzeo de rusa vodko, en kiu fine de la mirinda vizito oni regalis nin per glaseto de la fama alkoholaĵo.
Preskaŭ ĉiuj vojaĝantoj neniam antaŭe vizitis Rusion, tial ilia scivolemo estis arda. Dum la tuta vojo tra fenestroj de vagonoj oni senlace observadis la preterkurantajn pejzaĝojn kaj ĉion, kio altiradis ilian atenton. Du personoj, usonano kaj ĉeĥdevena francino (ŝian artikolon vidu supre. Red.) iom scipovantaj la rusan lingvon, facile trovis dumveture kontakton kun rusianoj kaj ne preterlasadis la okazon rakonti pri Esperanto. Kaj certe, oni fotis, filmis kaj senĉese pridemandis scivoleme pri ĉio. Necesas aldoni, ke ĉiu grupano rajtis elekti: ĉu veturi en kupea vagono aŭ en la plackarta. Triono preferis la lastan varianton por sperti pli kutiman, por plejparto de rusianoj, veturmanieron.
Kial ne? Tio ne ĝenis la karavananojn, sed por rusianoj-samvagonanoj estis strange sperti apude alilandajn kunvojaĝantojn (sen komentoj).


Dum la halto en Novosibirsk E-karavananojn surkaje salutis K.Arbekova kaj V.Sibircev.
Agrabla surprizo por ni ĉiuj!
La amika interparolo daŭris duonhoron.








La unua trajnŝanĝa halto de la grupo estis planita en Krasnojarsk. Frua elvagoniĝo kaj malvarma, pluveta vetero ne prognozis komfortan restadon en tiu ĉi siberia urbo.
Tamen krasnojarskaj esperantistoj, kiuj amase venis al la stacidomo, strebis fari multon por ke eksterlandaj gesamideanoj havu bonegajn rememorojn pri la vizito al ilia urbo. Eĉ lokaj televidistoj estis invititaj por filmi nian alvenon kaj intervjui kelkajn el ni. La preparita de krasnojarskanoj programo antaŭvidis perpiedan kaj perbusan konatiĝon kun la urbo, viziton al la regiona muzeo, kiu impresis la gastojn pro sia abunda kolekto de eksponaĵoj kaj... pro sia enirprezo: multaj grupanoj havis estimindan aĝon, pensiulan laŭ leĝoj de nia lando, tial la muzeo pagigis ilin minimume, t.e. kun sentebla rabato.
Indus rimarki, ke dumvojaĝaj malfacilaĵoj tute ne timigis la trajnumantojn, kiuj neniam plendis pri laciĝo kaj pretis longe piediri, grimpi, ktp.
Vespere en unu el ĉarmaj kafejoj de la urbo dum vespermaĝo okazis koncerteto de krasnojarskanoj. Ankaŭ kelkaj gekaravananoj montris siajn talentojn. La vespero pasis en gaja kaj amika atoso: oni provis komune kanti, ludis, dancis, bierumis ktp. Oni adiaŭis malfruvespere.



Ekde la sekvataga mateno ĝis la posttagmeza forveturo de la grupo daŭris ekskurso tra la urbo.
La varma kaj gastama akcepto en Krasnojarsk restos porlonge en la memoro de ĉiu E-karavanano.
S.Bronov, A.Gonĉarov, E.Sokolova, J.Ŝaravina kaj multaj aliaj krasnojarskanoj ĝojis pri la alveno de la grupo: tiu ĉi okazo ebligis al ili praktiki la lingvon kaj iom aktiviĝi.



La vica granda halto de la grupo estis antaŭvidita en Irkutsk, kie oni trarigardis la urbon helpe de loka turisma agentejo. Saluti la karavananojn venis unu el nemultaj lokaj esperantistoj K.Ĥlizov.

En la dua duono de la tago per du komfortaj busetoj ni startis al la insulo Olĥon, la plej granda sur la Bajkal-lago. Longa vojo, kun certagrade enua ekstera panoramo kaj veturo per pramo, ne lacigis la grupanojn. Tial vespere oni havis ankoraŭ fortojn por ne nur malpaki siajn valizojn kaj manĝi bongustegan omulaĵon (omulo: ruse: омуль - fiŝo el la genro de koregonoj (Coregonus autumnalis)), sed ĝui koncerteton de 3 viroj, kiuj harmonikumis kaj kantis rusajn popolkantojn. Je ilia granda miro kelkajn tre popularajn kantojn la gastoj plezure kunkantadis.

Post la moskva hotelo "Izmajlovo", kiu havas bonnivelan reputacion, kaj la sovetimaniere ekipita hotelo en Krasnojarsk, la turisma bazejo el kelkaj lignaj 1-2-etaĝaj dometoj ŝajnis tre modesta: komforta manĝejo, enkorte rusa banejo, vilaĝecaj lavujoj kaj necesejoj. Sur Olĥon akvodukto mankas. Per kontinua elektrokurento la insulo estis provizita nur antaŭ malpli ol 2 jaroj. Vera ekzotikeco por eksterlandanoj!

Tamen, pitoreskaj, parte sovaĝaj, pejzaĝoj de la insulo kaj de la lago, perŝipa, perbusa kaj perpieda ekskursoj kun interesegaj rakontoj de burjataj ĉiĉeronoj, atentemo kaj zorgemo de lokanoj, manĝoj kaj aperitive por dezirantoj iomete da vodko alventage agrable impresis la grupanojn.
Antaŭ ol forlasi Irkutskon ni vizitis lokan amuzejon, kie oni prezentas paron da fokoj, kiuj akrobatis, dancis, kalkulis, pentris ktp. La lastan parton de la vojaĝo tuta grupo veturis en kupea vagono de la internacia trajno, kiu laŭ sia komforto ne multe diferencis de la nia enlanda.
Dum longa halto en la limstacio Nauŝki okazis pasporta kaj severa, laŭ opinio de la eksterlandanoj, dogana kontroloj.
Nur post 8 horoj ni daŭrigis la vojon jam tra Mongolio.

Frumatene la 19-an de junio, precize laŭ la horaro, la trajno alvenis en Ulanbatoron. Tra la fenestroj ni rimarkis kelkajn portistojn kun ĉaretoj kurantajn al la vagono. Pri nia renkonto zorgis LKK-anoj de la Azia E-Kongreso. Ĝia prezidanto Enkhee Chimedtseren ankaŭ estis inter ĉeestantoj. Per anticipe mendita buso oni veturigis nin al hoteloj.
Ni adiaŭis... ĝis baldaŭa renkontiĝo en la kongresejo.
La E-karavanveturo-aventuro finiĝis. Ne ĉiumomente ĝi estis facila (por mi, kiel organizanto kaj akompananto). Ne ĉiam klarigeblis al certaj grupanoj iuj enlandaj situacioj, iam vanis avertoj ne foriri malproksime de la vagono dumhalte, ne aĉeti por manĝi ion ajn surkaje, ne apartiĝi de la grupo senaverte, malfacilis konvinki kelkajn francojn ne tro multe krokodili, ĉar tio ĝenas alilingvanojn de la grupo kaj sensencigas la komunan E-veturon, ktp.
Tamen, la vojaĝo sukcesis, same kiel la antaŭa en 2007 (Moskvo-Irkutsk-Vladivostok) survoje al la 92-a Universala Kongreso en Japanio. Neniu malsaniĝis aŭ postrestis de la trajno. La gekaravananoj almenaŭ iom malkovris nian vastan landon kaj spertis la plej longan pertrajnan vojaĝon. Kelkaj el ili (usonano Arnold Viktor, francino Liba Gabalda kaj portugalo Miguel Boieiro) jam verkis artikolojn pri tiu ĉi transsiberia vojaĝo por siaj landaj gazetoj kaj revuoj.
Mi sincere dankas ĉiujn rusiajn geesperantistojn, kiuj diversmaniere kontribuis al la sukceso de la E-karavano.

El “REGo (RUSIA ESPERANTO-GAZETO)”, oktobro 2010, Moskvo

 


 Tra Siberujo al Mongolujo

Arnold Victor (†), Usono

Arnoldo lastatempe vojaĝis per la trasiberia fervojo al la Tutazia kongreso en Ulan-Batoro. Jen parto de lia vojaĝraporto.

"Nia gvidantino Svetlana atendis min ĉe flughaveno en Moskvo. Per serio de trajnoj, koridoroj kaj ŝtuparoj ni atingis komfortan hotelon. En nia grupo mi estis la sola usonano kaj anglalingvano. La aliaj estis ĉefe franclingvanoj, sed laŭ esperanta kutimo estis bunta lingva kaj kultura vario. Nia renkontiĝo kun Moskvo inkluzivis vojaĝon tra deko da metrostacioj, diverse ornamitaj. Unu grupano eĉ kuŝis sur planko por foti plafonon. (Fotado estis tre grava ŝatokupo; dum la vojaĝo, grupanoj diligente fotis ĉion. Bedaŭrinde mi jam perdis mian fotilon survoje al Moskvo!)
Dum longaj promenoj ni vizitis Kremlon, tombejon Novdeviĉi kaj la apudan monaĥinejon. Unuafoje mi vizitis Moskvon en 1966 kaj denove en 1995 dum postkongresa ekskurso. Mirindaj estas la ŝanĝoj. Elekto de manĝajoj kaj vestoj konsiderinde pliboniĝis, sed mankis vendejoj de seriozaj libroj kaj muziko, almenaŭ sur nia marŝvojo. En Kremlo kaj Novdeviĉi ni vizitis preĝejojn neviziteblajn dum miaj antaŭaj vojaĝoj. En la urbo ni vizitis ankaŭ kelkajn imponajn preĝejojn, kies dekoracio estis malnovstila, sed farita el nova materialo, pro detruo de la malnova dekoracio dum la preĝejoj servis kiel simplaj staploj. Impona estis la nombro de preĝantoj kaj eklezianoj.

Post tri tagoj da streĉaj promenoj, ni entrajniĝis tagmeze ĉe la stacidomo “Kazanj”. Ni adiaŭis al Svetlana, kaj gvidantino Tatjana transprenis gvidadon tra Siberio ĝis Ulan-Batoro.
Dum sufiĉe longaj haltoj, sur la kajoj amasiĝis lokanoj vendantaj diversajn varojn. Mia samkupeano unufoje aĉetis sekigitan fiŝon. Malgraŭ averto de Tatjana li manĝis gin, hakante ĝin per utila kaj forta tranĉilo, kiu servis ankaŭ al bezono de ni ne tiel bone ekipitaj samkupeanoj. Unu el ni kunportis korneton kaj amuzis, eĉ suprizis, per sia muziko vizitantojn kaj laborantojn sur la kajoj.

Dum la tuta vojaĝo, la surtrajnaj afiŝoj estis laŭ moskva horzono. Ni devis lerni kalkuli la lokajn horojn kaj ŝanĝojn tra diversaj regionoj. Post Moskvo ni trapasis vastan regionon, saltante du horojn antaŭen.
Post du noktoj ni atingis Siberion sen rimarkinda ŝanĝiĝo de la arbara pejzaĝo. La unua longa halto estis en Jekaterinburgo, kie mortis la lasta cara familio.
Post ankoraŭ unu nokto ni eltrajniĝis frumatene por tranokti en Krasnojarsk. Salutis nin afablaj ĵurnalistoj, kaj niaj intervjuoj pri la lingva problemo kaj novaĵo pri nia ekskurso al Mongolujo aperis en loka televidprogramo.
Krasnojarsk estis efektive la ĉefurbo de Siberio, tamen nun Novosibirsk estas pli granda, kaj servas kiel intelekta centro. Nia hotelo estis apud larĝa rivero Jenisej, unu el la kvar gravaj riveroj de Siberio. Nin atendis matenmanĝo kaj iomete da konfuzo pri mendoj.

Post mallonga ripozo ni vizitis la apudan muzeon de tiu regiono kaj ni daŭrigis la vojon al kultura centro, granda teatro kaj placo. Estis festotago, kaj en parko paradis diversaj grupoj ĉirkaŭ monumento al perditoj en militoj. Poste ni vizitis gastaman restoracion por vespermanĝo kaj amatoreca amuzo per lokaj geesperantistoj. La sekvan matenon ni haltis survoje al la trajno por omaĝi al domo, kiu servis kiel hospitalo por vunditoj dum la dua mondmilito, kaj ankaŭ vizitis librovendejon tiel bone plenumitan kiel la plej bonaj en Moskvo.

Post unu tago, dum kiu okazis halto en Novosibirsk, kie kelkaj lokaj esperantistoj salutis nin sur la kajo, ni alvenis al Irkutsk. Post matenmanĝo ni iris al malnova preĝejo kaj al monumento al konstruo de la trasiberia fervojo. Tagmeze pramo portis nin al insulo en lago Bajkal. Sur la insulo Olĥon atendis nin ampleksa, bongusta vespermanĝo kun muziko de lokano. Elektroprovizo atingis Olĥon-on antaŭnelonge, kaj oni ankoraŭ atendas akvoprovizon.
Tagmeze ni haltis ĉe insuleto, sur kies pinto budhanoj lastatempe konstruis sanktejon, nun ornamitan per postlasaĵoj de turistoj kaj piaj pilgrimoj. Estis aliaj tiaj ornamaĵoj en diversaj lokoj sur la insulo. La plej multnombra indiĝena popolo de la regiono estas burjata, parenca al la mongola popolo. Nia gvidantino, burjatino, klarigis, ke la nomo “Baj kul” en la burjata lingvo signifas "sankta loko", kaj "Olĥon" signifas "seka".

Lago Bajkal estas la plej granda kaj profunda dolĉakva lago de la mondo, kaj ĝi kreskadas. Enfluas ĝin diversaj surteraj kaj subteraj fluoj, kaj nur unu rivero elfluas. Ties kolizia ligo kun loka rivereto Irkut donas nomon al urbo Irkutsk (“perturbo” en lingvo Evenki, parenca al la mancua).

La matenon de nia reveturo al Irkutsk kaj la fervojo, okazis longa promeno ĉirkaŭ unu pinto de la insulo kun piknika tagmanĝo. Survoje al pramo nia burjata veturiganto montris al ni la apenaŭ rimarkindan restaĵon de karcero, kie punlaboris poloj, litovoj, kaj aliaj kaptitoj de Sovetunio dum la dua mondmilito.
Antaŭ ol atingi la stacidomon, ni haltis ĉe cirko de lagaj fokoj, la solaj freŝakvaj fokoj en la mondo. Post longega programo de ĉiuj eblaj lertajoj, ni finfine atingis la trasiberian fervojon por la lasta parto de nia vojaĝo en Rusujo. Meznokte ni trapasis la urbon Ulan-Ude, ĉefurbon de Burjat-Mongola regiono kaj sidejon de tutmonda kunveno de mongola kulturo dum la sekva monato.

Sekvamatene ni haltis en Nauŝki ĉe la landolimo. La formalaĵoj de trapaso daŭris la tutan tagon. Estis unu restoracieto, kaj mi sufiĉe regas la rusan por traduki la manĝokarton por diversaj alilingvanoj atendantaj landliman kontroladon. Nur je la kvara posttagmeze komenciĝis kontrolado ĉe la rusa flanko de la landlimo. Ĝi daŭris du horojn kaj duono kaj postulis precizan plenumadon de formularoj, kontrolon de kupeoj, kaj eĉ levigon de koridora tapiŝo por kontroli elirejon sub la vagono.
La sekvan matenon ni traveturis duonon de Mongolujo por atingi Ulan-Batoron. Kongresanoj grandanime akceptis nin kaj per kamionetoj portis nin al diversaj hoteloj. En mia hotelo Ĉingis-Hxano, estis granda ĉiovendejo kaj diversaj butikoj. Matenmanĝo estis ampleksa kaj laŭ diversaj kuirartoj korea, mongola, eŭropa, kaj rusa.

La kongresaj kunvenoj inkluzivis omaĝon al forpasintaj azianoj, mongolan lingvon kaj kulturon, kaj organizajn aferojn. Tre impona estis grupa vizito al armea teatro por prezentado de armea artistaro.
Temas pri tre lertaj dancistoj, muzikistoj, kantistoj, kaj akrobatoj. Mi salutis la malferman kunvenon nome de Esperanto-USA kaj la novjorka societo. Inter multaj prezentantoj ĉe internacia vespero kantis Kim HENRIKSEN el Danujo, kaj prezentis diversajn muzikilojn HORI Jasuo el Japanujo. (Kim regalis nian landan kongreson en Bostono kaj atendeble koncertumos dum la sekva UK en Kopenhago.)

Post la kongreso mi partoprenis ekskurson al diversaj lokoj ĉirkaŭ Ulan-Batoro. Ni haltis en kampadejoj kaj loĝis en tradiciaj tendoj, tamen kun elektra lampo anstataŭ fajro. Ĉie estis ampleksa elekto de trinkaĵoj kontraŭ pago. Ni vizitis metiartejon, randon de la dezerto Gobi, kanjonon en kiu galopis restarigita aro de mongolaj ĉevaletoj, templon grandparte ruinigitan dum soveta kontraŭreligia militago kaj poste restarigitan. Ni pasis la lastan tagon ankorau en Ulan-Batoro, regalataj en mongola kaj korea restoracioj.
Mi flugis al Pekino por tranoktado kaj revenis hejmen je la sekva tagmezo. Jen mia plej longa vojaĝo en Esperantujo, kie multaj diversaj aventuroj atendas ankaŭ vin.

El "Usona Esperantisto" 2010:6  http://esperanto-usa.org


 

 Mallonga Ekrigardo pri la hodiaŭa Rusio

Miguel Boieiro, Portugalio

 

Ĉi teksto estis verkita dum la vojaĝo kaj certaj notoj estis faritaj konforme al mia observado kaj sentoj, kiujn ĝi elvokis ĉe mi.

 

 A Rússia de Hoje, num Brevíssimo Renace

O gosto de viajar para aprender levou-nos, desta vez, a aceitar com entusiasmo o repto da nossa amiga Tatiana que, a partir de Moscovo, organizou uma pitoresca viagem por terras por nós antes desconhecidas. Arrojadamente, acedemos a participar no 6º Congresso Asiático de Esperanto, realizado na Mongólia, em Junho de 2010.
Se participar num evento em país tão distante e estranho como a Mongólia, já seria uma aventura de respeito, que dizer da viagem de comboio através da famosa via transiberiana? Coisa de doidos, ou no mínimo, de insensatos, pensarão muitos. De facto, é preciso possuir uma razoável dose de coragem para empreender uma viagem deste tipo em período de férias. Mas como diz o tradicional ditado: “quem pensa não casa e quem casa não pensa” aí fomos nós, sacrificando bolsa e descanso, convivendo com gente bem diferente da que encontramos na nossa labuta quotidiana.
Permanecer dois dias intensos em Moscovo é actualmente uma façanha. A cidade é hoje muito diferente, para melhor e para pior, da que nos foi dada a conhecer em 1976, primeira vez em que visitámos a urbe mais extensa do mundo. A rede do metropolitano, autêntica teia de vasos capilares da cidade, continua a alargar-se, constituindo um autêntico “puzzle” para os inexperientes, tal o intricado das sucessivas sinalizações com que nos vamos deparando. Milhões de pessoas entrechocam-se diariamente em corredores infindáveis, escadas rolantes quase verticais, amachucadas em carruagens superlotadas.
Moscovo parece orgulhar-se do seu passado de capital soviética, deixando permanecer alguns símbolos comunistas, mas ao mesmo tempo, ostentando os sinais e as características sofisticadas do sistema capitalista, do chamado mundo livre, consumista e anti-social, do “salve-se quem puder”.
Os anúncios garrafais das grandes multinacionais ornamentam os percursos dos moscovitas, variando formas, luzes e cores. O movimento é febril, sobretudo nas horas de ponta. Nunca se vêem idosos, pois eles não conseguem aguentar tal ritmo naquela corrida doida por entre florestas de corredores e escadas rolantes.
Em comparação com a época soviética, o visitante encontra agora maior diversidade, mas também mais insegurança. Os preços são incrivelmente mais elevados e assemelham-se aos praticados em Paris ou em Londres. Os incentivos ao consumo, característica base do liberalismo económico, comandam a vida dos cidadãos que ficam reféns do sistema. As modas de tudo o que é manifestamente supérfluo para a felicidade humana reinam agora plenamente nesta nova sociedade. No entanto, com algum agrado, notámos que a estúpida moda que faz com que os jovens deixam escorregar a calça para mostrar a cueca, ainda não é muito visível, nem a dos brincos ou dos “piercings”. Mas esta nova geração já não conheceu o regime anterior, nem a sua filosofia humanista e comunitária. Hoje são deliberadamente sobrevalorizados os erros cometidos e olvidados os alcances sociais obtidos nesse tempo.
Uma das preocupações do novo regime foi a renovação das igrejas ortodoxas e o estímulo ao culto religioso. Mesmo assim, há muitos milhões de russos que não são crentes. O pacato cidadão deixou de ser protegido pelo Estado que lhe facultava gratuitamente cuidados de saúde, ensino e produtos básicos da subsistência alimentar e agora agarra-se a Deus. Várias pessoas ao passarem pelos templos benziam-se inúmeras vezes, em rituais mecanizados.
O país, mesmo amputado das repúblicas que se autonomizaram, é espantosamente grande. A maior parte dos russos não sai da sua região. As soluções sociais e económicas estão adequadas a esta realidade e à crise generalizada que grassa por todo o lado. Ao cidadão interessa sobreviver a todo o custo, sabendo que não dispõe actualmente dos apoios sociais que o sistema comunista lhe facultava. Os que viveram nesses tempos mostram uma certa nostalgia pelo que perderam. Por outro lado, os jovens só conhecem esta realidade febril multicolorida e não lhes venham falar de um mundo rigoroso, disciplinado, a “preto e branco”. Agora não há liberdades, mas há liberdade.
O individualista esperto consegue prosperar neste sistema desigual que pariu alguns multimilionários, imensos pobres e pedintes e uma classe média intensamente sacrificada pelo excessivo custo da comida, dos transportes, do vestuário, de tudo. Os dirigentes do País continuam a ser muito admirados. Lenine é já uma lenda, embora a sua recordação se perpetue em estátuas e na toponímia da parte nobre das cidades que visitámos, para além de Moscovo, nomeadamente Krasnoiarsk e Irkutz. Staline foi desmitificado por Krushov e apenas os ultras o apreciam. No entanto, admitem que as medidas que tomou têm que ser entendidas consoante a sua época, com realce para os efeitos da 2ª guerra mundial e da sobrevivência a todo o custo do socialismo. Gorbachov teria feito muita coisa errada mas abriu a Rússia ao mundo (ao mundo capitalista, acrescentamos nós). Boris Yeltsin, cuja campa espalhafatosa vimos, foi o bêbado (não é grave, na Rússia toda a gente gosta de beber álcool) que, no país, enterrou definitivamente o anterior sistema, idealizado para ser o farol da humanidade.
Este pequeno texto foi redigido ainda durante a viagem e constitui uma pequena parte das anotações tomadas de acordo com as observações e os sentimentos que nos iam aflorando.

El gazeto "Jornal de Alcochete", 2010, Portugalio


 La Bajkala lago

Miguel Boieiro, Portugalio




Kelkaj insuloj de la Bajkala Lago manifestas tro abunde la ŝamanismon. La kultejoj estas simple aranĝitaj per starantaj bastonoj surgrunde, ĉirkaŭitaj de ŝtonoj kaj multkoloraj ŝtofrubandoj. Tien kredantoj metas monerojn kaj monbiletojn amase akumulatajn. Kelkfoje eĉ personajn artaĵojn ili ankaŭ donacas al dioj.

La ŝamano, kiu signifas en loka lingvo la “sciulo”, estas profeto aŭ mediumo, kiu antaŭvidas la estonton kaj faciligas harmonian homaran progreson per kontaktoj kun Spiritoj. Apud la Kabo Ĥoboj situanta en la ekstrema nordo de la insulo Olĥon, iu ŝamana sanktejo montris ankaŭ busolon, kompreneble lasitan de pretepasanto farinta promeson.



La Bajkala Lago (636 kilometrojn longa kaj 60 kilometrojn larĝa) enhavas kvinonon da dolĉa akvo el tuta mondo kaj profundas pli ol 1600 metrojn.
Tie interniĝis la sakra insulo nomata Olĥon, kie ni pasigis du tagojn. Tiu-ĉi insulo enhavas 15,9 mil km², sed la kvanto de ĝiaj loĝantoj estas sensignifa – proksimume 15 mil homoj.
Evidente ĉi tiuj homoj, kiuj nur antaŭ nelonga tempo estis provizitaj per elektroenergio, vivas ankoraŭ malfacile, precipe vintre, kiam la temperaturo malaltiĝas ĝis pli ol -40 gradoj. Tiam forestas/ rompiĝas komunikado al cetera teritorio.

La loĝantaro havas nur la ŝamanojn por solvi siajn problemojn kaj nutri siajn ambiciojn kiel brutbredistoj aŭ fiŝkaptistoj. Somere alvenas turistojn kiuj ŝatas la naturon. Ili ne baniĝas en la purega Bajkala akvo ĉar ĝi estas tro frida, tamen turismas kaj vizitas sakralejojn profitante tagan siberian someran klimaton. Pinttage la temperaturo povas atingi +30 gradojn, sed kiam noktiĝas, ĝi malaltiĝas ĝis +2 aŭ +3 gradoj, kaj kelkfoje eĉ frostiĝas.
Nia esperanta grupo agrable ŝipumadis plurfoje en tiu grandega dolĉakva maro/lago, tute senpolucia. Surborde ni observis interesajn malaltajn vegetaĵojn, inkluzive multajn endemiismojn. La profundaj akvoj entenas rarajn fiŝojn troveblajn nur ĉi-tie, kiel ekzemple la fama “omulj”, kiu enkorpas 30% da graso.
Kontraŭ la planedaj tendencoj, la Bajkalo plilarĝiĝas, ĉirkaŭ du metrojn jare.
Alia mondo …

El gazeto "Jornal de Alcochete", 2010, Portugalio

reen al la komenco

Ĉiuj tekstoj en la retejo estas aŭtentikaj kaj publikigataj laŭ permeso de ĝiaj aŭtoroj (krom videofilmetoj).
La prezentitaj fotoj estis faritaj de la partoprenintoj de la karavanoj.